Veto por la racio
Ĉefartikolo
de la numero 1 de la revuo EL ESCÉPTICO (LA
SKEPTIKULO)
Racia Alternativo al la Pseŭdosciencoj
Ĉu eblas diveni la
estonton? Ĉu aliplanedaj estaĵoj vizitas
la Teron? Ĉu la homo kunvivis kun la dinosaŭroj?
Ĉu proksimas la fino de la mondo? Ĉu NASA
pruvis ke Jezukristo resurektis? Ĉu estas danĝere
vojaĝi tra la Bermuda triangulo? Ĉu Satano
havas preferon por la profundo de Hispanio? Ĉu
ekzistas homoj kapablaj operacii kaŭzante nek
doloron nek ian cikatron? Ĉu estas la estonto
skribita en la steloj? Ĉu ekzistas la hantitaj
domoj? Ĉu oni povas faldi kulerojn per la povo
de la menso? Ĉu eblas komunikiĝi kun la
mondo de la spiritoj? Ĉu Dio lasis skribita en
la Biblio la pasinton kaj la estonton de la homaro?
Ĉu la egiptaj piramidoj estas verko de estaĵoj
venintaj el aliaj mondoj? Ĉu la spiritoj manifestiĝas
pere de movantaj tabloj?
La kioskoj plenas je publikaĵoj
respondantaj jese al ĉiuj ĉi demandoj, kaj
asertantaj ke ni loĝas en mondo superŝutita
de misteroj, de enigmoj mankaj de logiko. En la librejoj,
la frenezaĵoj de nifologoj, parapsiĥologoj,
sanigistoj kaj ĉiaj trompvendistoj okupas pli
da loko ol la sciencpopularigaj verkoj. En la radio,
la sorĉistoj anstataŭis la amkonsilistojn
kaj abundas speciala klaso de profesoro, tiu kiu neniam
en sia vivo instruis, sed kiu spertas pri kaŝaj
sciencoj. Kaj la televido evidente estas la medio
kiu plej propagandis la kretenaĵojn disvastigatajn
de antaŭ jaroj fare de longa vico da profesiuloj
de la kaŝeco. Tiu ĉi estas la malgajiga
realo, sed oni ne nepre devas ĝin akcepti.
Memkompreneble, maleblas
pruvi la neekziston de la telepatio, la transa mondo,
la monstro de la lago Ness, la flugantaj teleroj,
la psiĥa kirurgio aŭ la astralaj vojaĝoj;
samkiel maleblas pruvi la neekziston de la Tri Magoj,
la museto de la dentoj, Paĉjo Kristnasko, la
feinoj aŭ la gardanĝelo. La problemo kuŝas
en tio ke, ĝis tiu ĉi momento, neniu prezentis
evidentaĵojn konfirmantajn la ekziston de iu
el la tiel nomataj paranormalaj fenomenoj. Kaj en
scienco la ŝarĝo de la pruvo falas sur tiun
kiu defendas la realon de io. Malgraŭ tio, granda
parto de la publika opinio estas konvikita pri la
aŭtenteco de faktoj kun multe malpli da fundamento
ol la atendata jara vizito de la magoj Melĉoro,
Gasparo kaj Baltazaro.
En la revuo "La Skeptikulo",
la leganto trovos radiografiojn de kelkaj el la plej
komunaj, frenezaj kaj danĝeraj kredoj, kaj ankaŭ
akuzajn pruvojn kontraŭ la plej renomitaj ĉarlatanoj.
La giganta negoco de la paranormaleco baziĝas,
kaj kiu tion neus ne konas la internaĵojn de
tiu mondeto, sur la sistema misuzo de la bona fido
de la publiko. Vere estas ke iuj esplorantoj de la
kaŝeco kredas en tio kion ili predikas, sed ne
malpli veras ke la plejmulto konscias ke tio kion
ili skribas estas, simple kaj litere, mensogo. La
ĉaso de ĉarlatanoj estas do ekologia agado,
gardostariganta la socion fronte al la vendistoj de
antaŭfabrikitaj misteroj. Endas denonci la mankon
de fundamento de la supozitaj paranormalaj faktoj,
por klopodi eltiri la esplorantojn el ilia eraro,
se ili kredas en tio kion ili diras, aŭ ilin
evidentigi antaŭ la publika opinio, se ili estas
simplaj vendistoj de la kaŝeco; kaj por favori
ke, se oni esploras la paranormalecon, oni tion faru
laŭ la scienca metodo, la nura valora meĥanismo
por alpreni la realon laŭ objektiva maniero.
Eksterordinaraj asertoj
postulas pruvojn ankaŭ eksterordinarajn. Ĝuste
tion kio mankas en la esotera literaturo, plagita
de sensaciaj tezoj, sed en kiu la evidenteco brilas
pro sia foresto. La kultivantoj de la kaŝeco
prezentis ankoraŭ neniun pruvon ke iliaj asertoj
estas io plia ol produktoj de imagplenaj mensoj aŭ
senskrupulaj uloj. La mondo de la paranormaleco estas
giganto kotpieda, kiu utiligas la supozatan senmovecon
de la oficiala scienco por pravigi sian marĝenecon.
La praktikantoj de la nifologio, la parapsiĥologio,
la astrologio kaj ĉiuj sensencaj logioj kiujn
imagi eblas, estas konvinkitaj ke la sciencistoj neniam
akceptos iliajn pruvojn ĉar tio subfosus la fundamentojn
de la nuntempa scio. Ili trompiĝas. Samkiel ili
trompiĝas kiam ili akuzas la reprezentantojn
de la de ili nomata oficiala scienco –scienco estas
nur unu, kaj adjektivoj malmankas– pri la praktikado
de perversa endogamio kiu malpermesas al ili alfronti
la malveran sciencon, kaj ĉiajn argumentojn bazitajn
en plenaj falsaĵoj, kun la sama forto kiun ili
uzas kontraŭ la pseŭdoscienco. La skeptikuloj
ne neas la eblecon – vere estas ke malprobablan– ke
ekzistu eksterteranoj nin vizitantaj, aŭ vivo
post tiu ĉi vivo aŭ aliaj surprizaj aferoj,
sed ni ne akceptas la senbazajn asertojn. La kredoj
estas kredoj kaj nenio plia, dum ne pruviĝas
la malo. Kaj se iu intencas nin trompi, kiel ĉiumonate
faras la esoterajn revuojn, ni rajtas denonci la fraŭdon.
Sed oni ne trompiĝu,
oni ne devas limigi la kritikan pensadon al la plej
evidente aberacia. Tial ni celas submeti al skeptika
analizo ne nur la paranormalecon, sed ĉiun konon
situantan ĉe la limo de la scienca scio kaj ĉiun
aserton kiu baziĝas en ĝi, en la pseŭdoscienco
aŭ la falsa scienco. Tiu estas tre larĝa
fako, ampleksanta el la ekologio aŭ la medicino
ĝis la ideologio, ĝis la politikaj doktrinoj
farantaj uzon partiecan kaj tordigan de la historio,
la arĥeologio aŭ la antropologio. Ĉar
la predikantoj de la malracia supereco de unu homgrupo
super la aliaj estas tiel danĝeraj kiel la semantoj
de malfido al la scienco. Unuj kaj la aliaj pledas
por la suspendado de la kritika spirito, por la trivialigo
de la publika opinio. Ĝuste la malo de niaj celoj.
Instigi la pripensadon kaj la dubon
La hispana skeptika movado
de antaŭ longatempe postuladis pli grandan amplekson.
Ĝi ekaperis antaŭ deko da jaroj kun la celo
alfronti la instigantojn de la superstiĉo kaj
la malracieco pere de la pseŭdosciencoj, kaj
nuntempe ĝi firmiĝis kiel fonto de fidinda
kaj rigora informado, kiun la amaskomunikiloj pli
kaj pli ofte serĉadas kiam ili deziras kontroli
la sciencan verŝajnecon de io eksterordinara.
Nuntempe oftas la okazoj kiam anoj de ARP ĉeestas
televidajn debatojn por meti la punktojn super la
i-ojn, por disigi la grenon disde la pajlo kaj ne
permesi ke oni senpune trompu la publikon. Sukceso
kiun oni ne estus atinginta sen la peno kaj la sindediĉo
de konataj skeptikuloj kiuj, fojfoje, estis la celo
de diskreditigaj kampanjoj organizitaj de la fabrikantoj
de paradoksoj, kampanjoj kiuj estis apogataj en la
interesita kompliceco de la paranormala preso, kie
oni eĉ akuzis la asocion esti kvazaŭ proksima
al perfortaj movadoj aŭ rilata al la sekretaj
servoj. Ĉiuj ĉi kretenaĵoj –oni klare
parolu–, ĉiuj ĉi atakoj lanĉitaj el
la tranĉeoj de la paranormaleco, pruvas la forton
kiun dum la lastaj jaroj atingis en Hispanio la organizitaj
skeptikuloj. Kaj eĉ pli, ili montras al ni ke
ni iras la ĝustan vojon: la denonco de la sistema
fraŭdo en kiun falas la trompvendistoj de la
kaŝeco –ili sin prezentu kiel specialigitaj ĵurnalistoj,
esploristoj en laboratorioj de neniu konataj aŭ
kiel diverspecaj divenistoj– estas, kaj devas plu
esti, unu el la ĉefaj celoj de ARP. Restas tamen
ankoraŭ multo farenda. Forigendas la falsaĵoj
al kiuj sin kroĉas la pseŭdosciencaj ĉarlatanoj
por defendi sian ĉeeston en la amaskomunikiloj
kaj por ne esti ŝercocelo, falsaĵoj el kiuj
la ĉefa estas argumenti ke ĉiuj ideoj estas
respektindaj kaj havas la samajn rajtojn esti defenditaj.
Ne, tio ne veras. Ne ĉiuj ideoj estas respektindaj.
La idiotaĵoj ne estas respektindaj; ili estas
idiotaĵoj. Kaj kelkfoje danĝeraj. Kiam pseŭdoarĥeologo
aventureme konjektas ke iuj homrasoj devenas el eksterteranoj
kaj aliaj ne, ĝi faras neniel subtilan ekzercon
de rasismo, kaj rasismo ne estas respektinda kaj endas
ĝin denonci. Same, kiam direktoro de tre disvastigata
revuo anoncas al kancerulo ke tiu patologiaĵo
"havas psikoemociecan originon" kaj konsilas ke tiu
sin turnu al ulo praktikanta la tiel nomatajn regresajn
terapiojn, "sin ĉirkaŭi de sferoj –ju pli
da ili, des pli bone– sen ke gravu la materialo",
aŭ provi "la gemterapion, tial ke la kvarckristaloj
estas tre efektivaj", tiam endas informi la sanaŭtoritatojn
pri tia barbaraĵo. Kaj –ni povus daŭrigi,
sed la spaco estas limigita– kiam politika gvidanto
manipulas historion aŭ biologion por pravigi
la singularecon de homgrupo al kiu tiu apartenas por
tiel entuziasmigi sian elektantaron, endas alerti
la socion pri la danĝero kiun tiu sinteno okazigas:
en la nazia Germanio, ĝi kondukis en la judan
amasmortigon; en eksa Jugoslavio, en la etnan purigon,
terminon kies utiligo estas mem perversa.
La tasko kiun ARP-Societo
por la Antaŭenigo de la Kritika Pensado alfrontas
en tiu ĉi etapo de sia historio estas konstateble
giganta. La kritika pensado havas multajn kovrindajn
flankojn, el la pure folkloraj ĝis la plej subtilaj
kaj potenciale plej danĝeraj, kaj devas forgesi
neniun. Tiu ĉi ampleksa agadhorizonto bezonas
engaĝitajn skeptikulojn ne dubantajn denonci
ĉiajn sensencaĵojn kaj emantajn kune labori
por haltigi la senraciecon kaj puŝi siajn kuncivitanojn
al la pripenso. Ĉar nur publika opinio kun aŭtenta
kapablo de distingado povas elekti kun libero sian
estonton sen neceso de patrujsalvantoj aŭ spiritaj
gvidantoj. Por eviti ke granda parto de la popolanaro
falu en la retojn de la senracieco, nepras ke la ĉeesto
de ARP en la universitato kaj la amaskomunikiloj estu
pli kaj pli ofta. La ĉefa aktivo de ĉiu
socio estas la junularo kaj estas esence ĝin
apartigi disde la drogo de la paranormaleco, de la
trafikantoj de misteroj: endas prezenti la sciencan
konon kiel io pli altira ol la fikcioj de la fabrikantoj
de paradoksoj.
"La Skeptikulo" naskiĝas
kun la alvokiĝo fariĝi la esprimmedio de
ĉiuj kiuj en la hispanparolanta medio pledas
por la imperio de la racio, por la liberpensado. Ĝi
volas esti publikaĵo rigora kaj amuza, kun loko
por la scienca analizo, la filozofa rezonado kaj la
humuro. Kaj ĝi postiras unu celon, resumon de
ĉiuj menciitaj: instigi la pripensadon kaj la
dubon, ĉar nur la kritika pensado estigas civitanojn
reale liberajn.
Hispanlingva
originala teksto.
Traducción/traduko:
TdB